美国世界语协会(Esperanto-USA)在其新的出版活动框架下,启动了一项关于电子书的大规模调查。其目的在于揭示世界语者的阅读习惯,并进一步了解读者使用电子阅读设备的情况。该问卷由美国世协的团队开发运行,并得到了其他世界语电子书出版社(如FEL、EAB和Mondial)负责人的协助。
Kadre de sia nova eldona agado la landa asocio de UEA Esperanto-USA lanĉis grandskalan esploron pri bitlibroj. La celo estas malkovri la legemon de esperantistoj kaj ekscii pli pri la uzo de bitlegiloj. La enketilon pretigis la teamo de Esperanto-USA kaj helpon provizis gvidantoj de aliaj eldonejoj de Esperanto-bitlibroj kiel FEL, EAB kaj Mondial.
调查旨在覆盖至少1000名来自世界各地的回答,并期望回答者尽可能具备不同文化背景。问卷包含16个问题,美国世协的团队恳请并预先感谢各位世界语者参与此次调查。问卷可访问网站:https://esperanto-usa.org/eo/enketilo-pri-bitlibroj。调差结果的收集截止日期为2026年5月31日。
La celo estas atingi minimume 1000 personojn el kiel eble plej diversaj fonoj tra la mondo. La demandilo enhavas 16 demandojn kaj la teamo de Esperanto-USA petas kaj antaŭdankas la partoprenon en la enketilo, kiun oni trovas en la retpaĝo: https://esperanto-usa.org/eo/enketilo-pri-bitlibroj. La respondojn oni kolektos ĝis la 31a de majo 2026.
调查结果将为了解当前世界语者对电子书的态度与思维方式提供丰富的信息。结论将于6月以文章和信息图表的形式发布在新成立的Guteto出版社的网站上(网站地址https://esperanto-usa.org/eo/eldonejo)。该出版社的业务不只包含美国作家的作品,它还计划出版20世纪早期世界语文化遗产中的经典作品以及面向世界语学习者的教育材料。
La rezultoj espereble donos informplenan alrigardon al la nuna ag- kaj pensmaniero de esperantistoj al bitlibroj kaj la konkludoj aperos en la formo de artikolo kaj informgrafikaĵo en la retejo de la nova Eldonejo Guteto en junio: https://esperanto-usa.org/eo/eldonejo. La eldonejo, krom subteni usonajn verkistojn, celos eldoni klasikaĵojn de la frua dudekjarcenta Esperanta kultura heredaĵo kaj edukmaterialojn por lernantoj de la lingvo.
以“Guteto”这一名称,出版社也是在致敬美国世界语者Morojo(默特尔·道格拉斯)。她活跃于20世纪30至40年代的洛杉矶,曾在1941年至1946年间出版过题为《一小滴》(Guteto)的个人科幻作品。
Per la nomo Guteto la eldonejo omaĝas la agadon de Morojo (Myrtle Douglas), usona esperantistino aktiva dum la 30-aj kaj 40-aj jaroj en Los-Anĝeleso, kiu eldonis propran sciencfikcian fantazion nomitan Guteto inter 1941 kaj 1946.
出版社Guteto项目与国际世界语协会的战略工作计划AKIRI相契合。该计划的目标之一是实现世界语文化的发展,通过积极支持高品质文化与世界语相关知识的创作、传播和欣赏,从物质与精神层面丰富世界语社群,并进一步让世人认识到世界语也是人类精神的代表性成果。因此,国际世界语协会呼吁所有世界语者填写该问卷。
La projekto Guteto kongruas kun la strategia laborplano AKIRI, kiu celas interalie kulturan fortigon, aktive subtenante la kreadon, disvastigon kaj ĝuadon de altkvalitaj kulturo kaj scio por materie kaj nematerie riĉigi la komunumon kaj plu konfirmi la kapablon de Esperanto senlime reprezenti la homan spiriton. Tial UEA alvokas al ĉiuj esperantistoj plenigi la enketilon.
读者的填写不仅对运行问卷调查的美国世协很重要,对其他世界语出版社也同样重要,有助于世界语界了解当下人们对电子书的态度。
https://esperanto-usa.org/eo/enketilo-pri-bitlibroj
翻译:谢瑞锋
改稿:刘子佳
审稿:陈 吉
校对:高淑媛
制作:谢瑞锋
